Madrido, ĵaŭdon 30 de marto 2023
Preskaŭ deko da aktivistoj protagonistis ĉitagmeze surprizan agadon antaŭ la fasado Leones del Congreso (Leonoj de la Ĉambro de Deputitoj), alĵetante potojn da ruĝa farbo, kiel protesto kontraŭ la klimata politiko de la hispana registaro. Ok el ili estis tuj arestitaj fare de la polico.
Dum la deputitaro balotadis la validigon de dekreto por la reformo de la pensioj,
grupo de ĉirkaŭ ok homoj el kolektivoj "Extintion Rebellion", "Futuro Vegetal" kaj "Rebelión Científica"
komencis krii "klimatan justecon" kaj samtempe ili lanĉis potojn el ruĝa biomalkomponebla farbo
kontraŭ la fasado de la Ĉambro.
Por plu legi (en la hispana) en la fonto:
Pri la samo en hispana ĵurnalo Público:
Cap comentari:
Publica un comentari a l'entrada