Pàgines

dimecres, 1 de març del 2023

Karbona dioksido, morna perspektivo

Malgraŭ la mornaj avertoj dum la 1980-a kaj la 1990-a jardekoj, ekde 1991 ni elsendis pli da karbona dioksido ol ni faris dum la cetero de la homa historio.

Laŭ antaŭvido de IPCC (Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo) la kvanto a karbono kalkulata por tio, ke estu 67% da probableco limigi la tervarmiĝon je 1,5 celsiusaj gradoj  estis (en 2020) 400 gigatunoj. Je la nuna ritmo de elsendado, ni superos tiun kalkulon pri karbono antaŭ 2030.


Fonto:

El libro del Clima (Eld. Lumen)