Pàgines

divendres, 24 de febrer del 2023

Emeritulo savis el estingiĝo 1.200 pomvariantojn.

Tiu ĉi ekskemiisto 81-jaraĝa sukcesis elsavi plurajn pomrasojn en la regiono de Usono en kiu li vivas.

Klaku sur la foto por aliri la novaĵon (en la kataluna).


 Skizo pri Greta Thunberg

Ŝi naskiĝis en 2003. En aŭgusto 2018-a ŝi komencis lernejan strikon por defendi la klimaton antaŭ la sveda Parlamentejo kiu, ekde tiam, disvastiĝis tra la mondo. Ŝia estas ankaŭ aktivisto ĉe Fridays for Futur kaj partoprenis kiel preleganto dum renkontiĝoj por la klimato en multaj lokoj de la mondo, ankaŭ ĉe la Monda Ekonomia Forumo de Davos, ĉe la Usona Kongreso kaj same ĉe Unuiĝintaj Nacioj.

Greta estis nomumita de Time kiel unu el la junuloj plej influpovaj el la mondo kaj ŝi estas kandidato al la Nobelpremio pri Paco. Ŝiaj diskursoj estis kompilitaj en la libro Ni ŝanĝu la mondon kaj ŝi estas verkinta, kune kun ŝiaj gepatroj kaj fratino Beata la libron Nia domo bruladas. Familio kaj planedo en krizo. Ŝia lasta verko estas La libro de la klimato.

 

La libro de la klimato: ĉefverko de Greta Thunberg

La 3-an de novembro aperis en Hispanio "El libro del clima", kreita de la juna klimat-aktivisto Greta Thunberg. En la libro kuniĝas rekonataj spertuloj kiuj klarigas pri la plej gravaj okazaĵoj rilataj al la klimatŝanĝiĝo, detale kaj samtempe en facile legebla  maniero.



.

Fonto (hispana): https://www.cuerpomente.com/ecologia/libro-clima-gran-obra-greta-thunberg_10652