dimecres, 1 de març del 2023
Karbona dioksido, morna perspektivo
Malgraŭ la mornaj avertoj dum la 1980-a kaj la 1990-a jardekoj, ekde 1991 ni elsendis pli da karbona dioksido ol ni faris dum la cetero de la homa historio.
Laŭ antaŭvido de IPCC (Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo) la kvanto a karbono kalkulata por tio, ke estu 67% da probableco limigi la tervarmiĝon je 1,5 celsiusaj gradoj estis (en 2020) 400 gigatunoj. Je la nuna ritmo de elsendado, ni superos tiun kalkulon pri karbono antaŭ 2030.
Fonto:
El libro del Clima (Eld. Lumen)
divendres, 24 de febrer del 2023
Skizo pri Greta Thunberg
Ŝi naskiĝis en 2003. En aŭgusto 2018-a ŝi komencis lernejan strikon por defendi la klimaton antaŭ la sveda Parlamentejo kiu, ekde tiam, disvastiĝis tra la mondo. Ŝia estas ankaŭ aktivisto ĉe Fridays for Futur kaj partoprenis kiel preleganto dum renkontiĝoj por la klimato en multaj lokoj de la mondo, ankaŭ ĉe la Monda Ekonomia Forumo de Davos, ĉe la Usona Kongreso kaj same ĉe Unuiĝintaj Nacioj.
Greta estis nomumita de Time kiel unu el la junuloj plej influpovaj el la mondo kaj ŝi estas kandidato al la Nobelpremio pri Paco. Ŝiaj diskursoj estis kompilitaj en la libro Ni ŝanĝu la mondon kaj ŝi estas verkinta, kune kun ŝiaj gepatroj kaj fratino Beata la libron Nia domo bruladas. Familio kaj planedo en krizo. Ŝia lasta verko estas La libro de la klimato.


