Pàgines

dilluns, 3 d’abril del 2023

Klimata ŝanĝo: La etikaj defioj


La filozofiaj kaj etikaj problemoj de klimata ŝanĝo (2019) 

Bernard Feltz

La filozofiaj kaj etikaj problemoj de klimata ŝanĝo estas libere elŝutebla artikolo de Bernard Feltz.

Resume: la homaro estas en stato de ŝuldo. Jaron post jaro, ĝi konsumas pli da rimedoj ol la naturo povas disponigi. Tiu troa konsumado havas rektan efikon al la klimato. Por pli bone kompreni la gravajn aferojn, la filozofo kaj biologo Bernard Feltz prilumas la kompleksajn rilatojn inter la homoj kaj la naturo antaŭ ol fokusiĝi sur la etikaj aspektoj de klimatŝanĝa traktado.

divendres, 31 de març del 2023

Ok klimataj aktivistoj arestitaj post farbi ruĝe la fasadon de la hispana Ĉambro de Deputitoj

 Madrido, ĵaŭdon 30 de marto 2023 

Preskaŭ deko da aktivistoj protagonistis ĉitagmeze surprizan agadon antaŭ la fasado Leones del  Congreso (Leonoj de la Ĉambro de Deputitoj), alĵetante potojn da ruĝa farbo, kiel protesto kontraŭ la klimata politiko de la hispana registaro. Ok el ili estis tuj arestitaj fare de la polico.

Dum la deputitaro balotadis la validigon de dekreto por la reformo de la pensioj, 
grupo de ĉirkaŭ ok homoj el kolektivoj "Extintion Rebellion", "Futuro Vegetal" kaj "Rebelión Científica"
komencis krii "klimatan justecon" kaj samtempe ili lanĉis potojn el ruĝa biomalkomponebla farbo
kontraŭ la fasado de la Ĉambro. 

Por plu legi (en la hispana) en la fonto:

Pri la samo en hispana ĵurnalo Público:

dimarts, 28 de març del 2023

Sciencistoj esprimas "finan averton" pri la klimata krizo

 The Guardian:

La plialtigo de elsendado de forcejefikaj gasoj kondukas la mondon al la limo pri neriparebla damaĝo kaj nur rapida kaj drasta ago povas tion eviti, laŭ montras informo de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo ( ISKŜ )

La plialtigo de 1.5 gradoj C, super la antaŭindustria niveloj estas la limo preter kiu la damaĝoj okazigitaj sur la klimaton rapide iĝos nerenversigeblaj. foto: Janez Volmajer/Alamy


diumenge, 5 de març del 2023

Verda hidrogeno: la energia revolucio antaŭvidita de Jules Verne en 1874

 León, Mar (EFE).- Renoviĝanta aŭ verda hidrogeno estas gaso, kiu akiriĝas ĉefe per elektrolizo (la apartigo de hidrogeno de oksigeno en akvo per renovigebla elektro), kaj estos ŝlosilo por trakti la dekarbonigon de la ekonomio: revolucio en la kampo de energio en kiu ĉio restas farenda kaj kiun Jules Verne jam antaŭdiris en 1874.


La genia franca verkisto antaŭdiris en la paĝoj de sia romano "La Mistera Insulo", ke akvo venos por anstataŭi karbon kiel fonton de energio kaj preskaŭ 150 jarojn poste ĝi jam estas, pli-malpli, realaĵo kiel aliaj sciencaj antaŭdiroj.kaj teknologiaj. progresoj, kiuj turmentas liajn verkojn.


Kun la celo aliĝi al tiu ĉi revolucio, kiu ankoraŭ havas neantaŭvideblajn konsekvencojn, Enagás Renovable kaj Naturgy projektis en la hispana  leonprovinca municipo La Robla kio, laŭ antaŭvidoj, ĝis la fino de 2026 estos senkompare la plej granda renovigebla hidrogenfabriko en Hispanio, kies produktadkapablo multiĝos ĝis 280 megavatoj (MW).


Ĉi tiu nova centralo, kies laŭtaksa investo atingas 485 milionojn da eŭroj, situos sur la tereno de la malnova termika centralo Naturgy, kies definitiva fermo estis plenumita en 2020 kaj kiu nuntempe estas en procezo de malmuntado.


La manaĝero de Enagás Renovable, Álvaro Pérez Tejada, klarigis, en intervjuo kun EFE, ke la planto malhelpos la ellason en la atmosferon de pli ol 430.000 tunoj da CO2 jare, kontribuante al la senkarbonigo de la industriaj procezoj de entreprenoj en la zono.


"Ĉio ĉi danke al la fakto, ke ĉi tiu procezo estas funkciigita tute per renovigebla energio, do ĝi ne generas ajnan tipon de polua ellaso en la atmosferon kaj ĝi estas la plej pura kaj daŭrigebla hidrogeno", li emfazis.

Fonto: https://efeverde.com/hidrogeno-verde-la-revolucion-energetica-que-pronostico-julio-verne-en-1874/amp/